kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 86      27/02/2013




jarraporto
Jarraporto 2012
 

Karaj asocianoj,

Okaze de la Ĝenerala Asembleo, kiu okazis la pasintan sabaton, kiel kutime la kunsidantoj ricevis presitan kopion de la jarraporto pri la agadoj de la Asocio en 2012.

Ĉiuj anoj rajtas ricevi tiun gravan dokumenton, ne nur la sabataj kunsidintoj, tial ni sendas PDF-kopion pri la agada kaj financa raportoj ankaŭ al tiuj kiuj ial ne povis ĉeestis la kunsidon.

Se iu el vi jam legis la paperan version, tiam vi konstatos ke la nuna versio estas lingve pli polurita ol la antaŭa, kiu estis haste presita. Ni pardonpetas pro eventualaj ĝenoj dum la legado.

Se iu el vi havos iun dubon aŭ komenton, bonvolu direkti vin al la sekretariino Conceição Rodrigues <contato[heliko]easp.org.br> aŭ al la kasistino Aparecida Araújo <financo[heliko]easp.org.br>.

Tiun raporton lastafoje la membroj legis dum aŭ post la asemblea kunsido. De nun la anoj ĉiam legos ĝin antaŭ la asembleo kaj sekve venos al la kunsido bone preparitaj por komenti pri ambaŭ raportoj kaj pri la buĝeto. Tiamaniere, anstataŭ duhora kunsido por legi raporton, oni povos uzi pli profite tiun tempon por diskutado kaj planado.

La nuna raporto montras kio eblis fari en la antaŭa jaro. Koncerne la raporton pri la kuranta jaro, ĝi povos esti pli enhavoriĉa, se pliaj kelkaj volontuloj pretos kunskribi novajn paĝojn.

Atentan legadon deziras,
La estraro 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.