kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 85      25/02/2013




Lorena
Plej tradicia regiona aranĝo
 

Lorena, urbo konata pro la reĝaj palmoj, kiuj ornamas ĝiajn ĉarmajn placojn, invitas esperantistojn promeni, ekskursi kaj praktiki la lingvon en la ĉi-jara unua Renkonto de Esperantistoj de la Paraiba Valo, kiu okazos en la Kurlturdomo de Lorena la 10an de marto 2013.

La organizantoj proponas ke oni lasu la komputilon ripozi iomete kaj venu sperti praktikadon de la lingvo vid-al-vide. La programo inkluzivas viziton al la parko de Fakultato Tereza el Avilo (FATEA) kaj komunan tagmanĝon en kampara restoracio.

Anoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo organizas komunan veturgrupon al Lorena. Se iu loka esperantisto posedanta aŭton intencas partopreni en la aranĝo kaj pretas veturigi sen-aŭtulojn, bonvolu kontakti nin. Tri stiristoj jam disponigis siajn aŭtojn por petveturantoj.

Tiu libera, senpaga kaj neformala renkonto de esperantistoj fariĝis la plej tradicia regiona aranĝo en Brazilo kaj ĉiam apogata de la loka Kulturdomo, situanta ĉe strato Viscondessa de Castro Lima, 10 – kie okazos la evento.

Legu intervjueton kiun la organizanto Paulo S. Viana respondis per retmesaĝo. 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.