kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 83      10/02/2013




Fabricio Valle
Nova lingva merkato
 

Tio estas la kerno de la prelego "Neobabelismo: cele al nova industrio por instruado de lingvoj", kiun prezentos la kunfondinto de Intraespo, Fabrício Valle, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo la 9an de marto je la 16h.

En la okazo la reprezentanto de Intraespo antaŭlanĉos ties programon Nova Lingva Merkato celantan profesiulojn kiuj sin dediĉas al instruado de lingvoj, traduko kaj interpretado.

Fabrício estas ankaŭ ano de la administra konsilantaro de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvo de la Esperanta Ekonomio, iama redaktanto de Brazila Esperantisto (organo de Brazila Esperanto-Ligo), iama eldonisto de la gazeto Brazila Heroldo kaj fondinto de Zamenhof Editores.

La prelego okazos en la portugala kaj la eniro estos senpaga.

Cele al enkonduko de la temo, la gasto respondis kvar demandojn, kiujn vi povas legi ĉi tie.

 

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.