kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 81      30/12/2012




Novjara mesaĝo

anigho-kampanjo

Estimataj asocianoj kaj amikoj de Esperanto,

Permesu min direkti al vi kelkajn vortojn en la lasta tago de la jaro. Cetere, de jaro kiun multaj homoj ĉirkaŭ la tuta mondo kredis finiĝonta en decembro.

La mondo plu ĝiras, kontraŭstarante tiajn kredantojn per sia renoviĝo-forto kaj fido je la homaro.

Ankaŭ en nia tendaro multaj esperantistoj, inter kiuj eĉ kelkaj agemaj kunuloj, kredas Esperanton afero pereanta, tute forgesantaj pri la interna forto mem de la ideo pri tutmonda neŭtrala komunikilo. Pro la foresto de tiuj amikoj, foje la lokajn grupojn sieĝas iom da malentuziasmo, kvazaŭ viruso atakanta sendefendan organismon.

Cele protekti sin de tiu viruso, nia Asocio de jardekoj kalkulas je la nemalhaveblaj financa kaj volontula helpoj de siaj anoj, kiuj ideale kaj dediĉe fidas je la estonteco de Esperanto.

Idealo kaj sindediĉo estas bona pesticido kontraŭ malentuziasmo, sed kiam eta viruso aliiĝas al plago, nepras ke ni aldone provizu nian agadon per pliaj laboriloj.

Komunikado estas esenca laborilo kaj efika ŝirmilo kontraŭ tia kluba malsano. Ni rajtas aldoni ankaŭ kreemon, kunlaboremon, entreprenemon, travideblecon k.a.. El ĉiuj ĉi tamen komunikado plej gravas. Kaj mi ne aludas tiun ĝeneraligan kaj kolektivan retan komunikadon, kies praktikeco estas nekonstatebla, sed tiun interhoman, kiu fajrigis la koron de niaj organizaĵoj dum pli ol unu jarcento.

Malgraŭ nia nekapablo efike komuniki, 2012 estis bona jaro por nia Asocio, ĉefe pro la bona organizado de la oktobra kongreso en la urbo Sankarlo. Kompleta raporto pri la asociaj faroj aperos februare okaze de ĝia ĝenerala asembleo.

Ne senkiale la simbolo de nia aniĝo-kampanjo por 2013 estas
parolujo kun la mallongigo EASP, cele memorigi nin pri nia plej urĝa faro, nome lerni komunikiĝi. Komunikado tamen ne multe efikas unuflanke. Ĝi pli potencas, kiam komunaj interesoj estiĝas ambaŭflanke kaj interplektiĝas kunlabore.

Ni dankas pro via subteno en 2012 kaj invitas vin plu helpi nin igi la asociajn agadojn pli kaj pli interesaj.

Pacan kaj sukcesan novjaron al vi kaj via familio deziras,

José Roberto Tenorio
prezidanto
easp.org.br


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.