Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 237 23/09/2018 |
||
Atibaia Atendas vin!
La evento komenciĝos vendredon (12/10) posttagmeze (15h) kaj finiĝos dimanĉon (14/10) ĉe tagmanĝo-horo. Akceptado malfermiĝos vendredon ekde 13h. El kelkaj novaĵoj por la ĉi-jara kongreso menciindas la lanĉo de du libroj verkitaj de Paulo S. Viana, premiito de la ĉi-jara Belartaj Konkursoj de UEA, kaj la reapero de "La malbeno de Tarumo kaj Nurana", de aŭtoreco de J. M. Progiante kaj ankaŭ premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA kiel la Infanlibro de la Jaro. Se vi havos iu demandon, ne hezitu kontakti nin. Loka organizanto Audino Rahsi <audinorashi @ gmail. com> Programo Anna Lobo <contato @ easp. org. br> Diskonigo Cristina Graaf <crisgraaf @ gmail. com> Kongresa kaso kaj aliĝoj José R. Tenorio <financo @ easp. org. br> Libroservo Carlos Jorge <libroservo @ easp. org. br> |
||
Se
ial
la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron,
bonvolu informi nin. |