Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 234 06/07/2018 |
||
La esperanta juvelaro en nova vesto
La celo de la projekto "Nia Juvelaro" estas diskonigi la esperantan literaturon, kaj sekve la lingvon mem, per eldonado de minilibroj je ĉarma formato konvena por regalo aŭ kolektado. La libretoj mezuras 5 x 7 centimetrojn kaj enhavas plenan tekston, tute legeblan, de la koncerna originalo aŭ traduko. Tri titoloj jam eniris la kolekton "Nia Juvelaro" kaj ili estas mendebaj ĉe la libroservo de EASP, inkluzive per ties retbutiko: 1. Ekzercaro kaj Paroladoj, de L. L. Zamenhof - lernilo kaj gvidilo por la unuaj esperantistoj; 2. Marta, korŝira romano plendanta por virinaj rajtoj, verkita de la polino Eliza Orzeszko kaj tradukita de L. L. Zamenhof; 3. Fajron sentas mi interne, psikologia romano kun esperanta fono originale verkita de la Ulrich Matthias, la aŭtoro de "Esperanto – la nova latino de la Eklezio". La ideo estas eldoni centon da tiaj libretoj en kvin jaroj. La sekva aperonta titolo de "Nia Juvelaro" estas la ĉarma romaneto Karo, de Edmond Privat. |
||
Se
ial
la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron,
bonvolu informi nin. |