kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 224   10/02/2018




Kunvoko al la februara asembleo
 
kunvoko2018(Para ler a convocação em português, clique aqui)

La estraro de EASP kunvokas la asocianojn por asemblee kunveni la 24an de februaro 2018, en ĝia sidejo, je la 15-a horo unuavoke kun la ĉeesto de du trionoj de la membraro, aŭ unu horon poste, duavoke, kun iu ajn nombro da asocianoj por trakti pri la jena tagordo:

1 - Legado de la protokolo de la antaŭa asembleo;
2 - Prezento de la jarraporto (januaro-decembro 2017) por aprobo aŭ malaprobo;
3 - Elekto kaj enpostenigo de la nova estraro por la oficperiodo 2018-2019;
4 - Diversaj temoj.

La prezentita nomaro estas:

Estraro
Prezidanto: Genildo Martins Coelho
Vicprezidanto: Marcos Zlotovich
Unua Sekretariino: Anna Lobo de Carvalho
Dua Sekretariino: Sidnéa da Conceição Beall
Unua Kasisto: José Roberto Tenorio da Silva
Dua Kasistino: Neide Aparecida de Freitas
Propaganda Direktorino: Cristina Cláudia de Graaf

Konsilantoj
Aparecida de Sousa Araújo
Audino Castelo Branco
Paulo Sérgio Viana

Anstataŭantoj
José Mauro Progiante
José Martins Coelho

Se vi havas iun demandon, ni plezure respondos ĝin per <contato [ĉe] easp [.] org [.] br >.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.