kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 164      29/02/2016




Estraro ja novas, sed sola ne povas!
 
estraranojEstimataj geasocianoj,

La pasintan sabaton elektiĝis la nova estraro de EASP por la oficperiodo 2016-2017. Dudek ses personoj, inter kiuj dek naŭ voĉe-rajtigitaj asocianoj, ĉeestis la elekto-asembleon gvidatan de la iama prezidanto de la asocio, d-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Ni kore dankas vin, kiuj povis viziti la asocion kaj persone kuraĝigi nin por la taskoj kiuj postulos daŭran zorgon dum la sekvaj du jaroj.

Kiuj ne povis viziti la asocion, tiuj povas elŝuti kopion de la jarraporto disdonita al la asembleanoj. Se vi havos iun demandon pri la raporto, ni plezure respondos ĝin. Se vi preferas ricevi paperan kopion, bonvolu sciigi nin.

La nova gvidantaro de EASP tiele restas:

Estraro
Prezidanto: Prof. Genildo Martins Coelho
Vicprezidanto: D-ro Paulo Sérgio Viana
Unua sekretariino: Anna Lobo de Carvalho
Dua sekretariino: Sidnéa da Conceição Beall
Unua kasisto: José Roberto Tenorio
Dua kasistino: Neide Aparecida de Freitas
Propaganda direktorino: Maria Delza M. Jesus

Konsilantaro
Aparecida de Sousa Araújo
Conceição Rodrigues
Audino Castelo Branco

Anstataŭantoj
D-ro Osvaldo Pires de Holanda
José Martisn Coelho

Por kontakti la sidejon de la asocio, bonvolu note la subajn retadresojn:

Membraro/congreso  < contato [ĉe] easp . org . br >  (Anna Lobo)
Financoj  < financo [ĉe] easp . org . br >  (José R. Tenorio)
Libroservo  < libroservo [ĉe] easp . org . br >  (Carlos Rodrigues)

Laste, sed ne malpli grave, venontjare la asocio fariĝos 80-jara. Tiel longa ekzistado nur eblis danke al la subteno de idealismaj kaj helpemaj esperantistoj kiel vi.
Ni invitas vin kuniĝi al tiu strebado kaj kunfesti tiun historian momenton de la esperanta movado en San-Paŭlo.

Amike,
La estraro.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.