kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 163      24/02/2016




Venu esperantumi en Ilhabela oktobre!
 
kunveno en IlhabelaFreŝdate direktoroj de EASP vizitis la urbon Ilhabela por kunveni kun la loka esperantistisno Cristina Graaf. Per tiu kunveno la vizitantoj celis esplori la eblecon okazigi la ĉi-jaran Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo en tiu ĉarma insulo.

En la okazo, la grupo vizitis kelkajn partojn de la insulo, inkluzive la Kulturan Centron de Ilhabela, kiun Cristina sugestis por la kongresejo.

La direktoroj revenis kun tre bona impreso pri la loko kaj kun granda espero ke la tiea Sekretariejo pri Kulturo disponigos sian kulturcentron por okazigo de la evento.

Danke al la bona kontakto-laboro ĉe la koncernuloj, fare de la loka organizantino, la konfirmo pri la uzo de la tiea kulturcentro venis post kelkaj semajnoj, pere de la urbestraro mem de Ilhabela.

Krom la struktura apogo de la tiea urbestraro, la organizantoj de la oktobra kongreso povas jam kalkuli ankaŭ je la morala kaj kultura apogoj de jenaj esperantaj organizaĵoj: Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) kaj Tutmonda Esperantista Junula Organizo (TEJO).

Notu en via agendo: 10-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, en Ilhabela, inter la tagoj 8-a kaj 9-a de oktobro 2016.

Pliaj informoj baldaŭ aperos en la kongresa retejo nun konstruata.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.