kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 162      15/02/2016




Februara asembleo
 
kunvokoLa estraro de EASP kunvokas la asocianojn por asemblee kunveni la 27an de februaro 2016, en ĝia sidejo, je la 15-a horo unuavoke kun la ĉeesto de dutrionoj de la membraro, aŭ unu horon poste, duavoke, kun iu ajn nombro da asocianoj por trakti pri la jena tagordo:

1 - Legado de la protokolo de la antaŭa asembleo;
2 - Prezento de la jarraporto (januaro-decembro 2015) por aprobo aŭ malaprobo;
3 - Elekto kaj enpostenigo de la nova estraro por la oficperiodo 2016-2017 (vidu la nomaron ĉi-sube);
4 - Diversaj temoj.

Se vi havas iun demandon, ni plezure respondos ĝin per <contato@easp.org.br>.

---------------------------------------------------------------------------------------
Por legi la kunvokon, en la portugala, bonvolu musklaki ĉi tie.
---------------------------------------------------------------------------------------

La formita nomaro estas:

Estraro
Prezidanto: Genildo Martins Coelho
Vicprezidanto: Paulo Sérgio Viana
Unua Sekretariino: Anna Lobo de Carvalho
Dua Sekretariino: Sidnéa da Conceição Beall
Unua Kasisto: José Roberto Tenorio da Silva
Dua Kasistino: Neide Aparecida de Freitas
Propaganda Direktorino: Maria Delza Macabú Jesus

Konsilantoj
Aparecida de Sousa Araújo
Audino Castelo Branco
Maria Consileida Conceição Rodrigues

Anstataŭantoj
Osvaldo Pires de Holanda
José Martins Coelho

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.