kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 161      7/12/2015




Zamenhofa Tago 2015
 
Zam TagoLa estraro de Espeanto-Asocio de San-Paŭlo plezure invitas la asocianojn, amikojn kaj simpatiantojn de Esperanto ĉeesti la tradician aranĝon Zamenhofa Tago omaĝe al la iniciatinto de la internacia lingvo.

Venu babili, kunfesti kaj pasigi agrablan horojn kun la amikoj de Esperanto!

La ĉi-jara Zamenhofa Festo okazos la 12an de decembro (en la dua sabato de la monato), ekde la 15h, en la sidejo de EASP situanta ĉe strato Faustolo, 124 - kvartalo Lapa.

programo:

kino Lasta filmokunveno de la jaro;

terglobo Retrorigardo de plej gravaj esperantaj okazintaĵoj enlande kaj alilande;

kvizo Kvizo kun donacetoj por la trafintoj;

kuko Kunfratiga lunĉo.

Eniro senpaga.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.