kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 160      27/11/2015




Invito al lego por festo-flego
 
novaj libroj







   
Baldaŭ en decembro okazos la tradicia jarfina festo de la esperantistoj, plej konata kiel Zamenhofa Tago. Ne gravas kiel oni ĝin festos - ĉu per publika prelego, ĉu per renkontiĝo en Esperanto-klubo aŭ kafejo.

Gravas tio ke oni ĝin kunfestu kaj kuntostu, ne forgesante tamen pri grava ero de tiu festotago, nome subteni kaj popularigi la kulturon de legado ĉe la esperantistoj.

Tiucele la libroservo de EASP sin preparas por liveri al la decembraj vizitantoj diversajn lego-sugestojn. Du novaĵoj jam alvenis (legu sube) kaj pliaj survojas.

Doutor Esperanto
Romaneca biografio de la iniciatinto de Esperanto, verkita de Walter Francini. Eldonejo FEB pretigis belan fasonon, internan kaj eksteran, por tiu 5-a eldono de la libro. Jen bona sugesto por regali neesperantistajn amikojn ĉi-jarfine.

Eldonjaro: 2014 (5-a eldono); formato: 21cm, 185 paĝoj; prezo: R$ 23,40.

La Korto
Rakonto eldonita de Sveda Laborista Esperanto-Asocio pri inversa klasvojaĝo de verkisto al ties naskiĝloko, kie li dungiĝas kiel havenlaboristo.

Aŭtoro: Kristian Lundberg; traduko: G. Gallmo; eldonjaro: 2015; formato: 18 cm (poŝa), 146 paĝoj; prezo: R$ 33,50.

Ĉi tiuj kaj aliaj verkoj akireblas ankaŭ per la retbutiko de EASP.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.