kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 159     25/11/2015


Ni fieru pri niaj verkemuloj!
 
revuaroFreŝdate la respondeculino pri la biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Neide Aparecida de Freitas, finis la inventaron de ĝiaj revuoj kaj bultenoj.

Sekve de tio, ŝi sukcesis ankaŭ apartigi ĉiujn ripetitajn numerojn, kiujn la asocio nun disponigas por donaco al interesatoj. Temas entute pri pli ol 5 mil ekzempleroj da periodaĵoj diverstemaj kaj diversepokaj.

La kompleta listo de la revuaro kaj bultenoj estas konsultebla per ĉi tiu ligilo.

Se vi interesiĝas pri io el la listigitaj eroj, skribu al <contato[ĉe]easp.org.br>. En okazo de livero per la poŝto, la petanto mem devos zorgi pri la sendokostoj.

revuaro

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.