Ĉu vi konas esperantan epentezulon? Eble vi mem kutimas epentezi de tempo al tempo... Ĉu vi dubas?
Laŭ Karina Oliveira, diplomiĝinta pri Beletro ĉe USP (Ŝtata
Universitato de San-Paŭlo) kaj nuntempe magistriĝanta pri la fako
Lingvistiko, malgraŭ la komplika nomo, temas pri simpla afero, nome la
emo enmeti la vokalon [i] ene de konsonantgrupoj kiel [ft] en 'afto',
[gv] en 'lingvo', [tm] en 'aritmetiko', nur por citi unu ekzemplon de
tia lingva fenomeno.
Ŝi mem eksperimente kontrolis la prononcon de kelkaj esperantistoj kaj
freŝdate ree prezentis la rezultojn, ĉi-foje kadre de la 63-a Seminario
de GEL (Grupo pri Lingvistikaj Studoj de San-Paulo). La seminario
okazis en la Universitato de Campinas (Unicamp), inter la tagoj 7-a kaj
9-a de julio 2015, kaj la temo de ŝia prezento estis "Vokala epentezo meze de esperantaj vortoj".
Fine de la sama monato julio, Karina veturis al Uberlândia por
partopreni 2-tagan eventon en ties universitato (UFU), en la tagoj 30a
kaj 31a. Kadre de ĝia 2-a Intera Renkonto de Labor-Grupo pri Fonetiko
kaj Fonologio de ANPOLL (Nacia Asocio de Postdiplomaj Studoj kaj
Esploro pri Beletro kaj Lingvistiko) ŝi prelegis pri la temo "La silaba strukturo en Esperanto",
surbaze de artikolo verkita de ŝi, per kiu ŝi komentas pri artikoloj
kaj libroj pritraktantaj la strukturon de la silaboj en Esperanto -
temo cetere ankoraŭ ne multe esplorata en tiu lingvo, ŝi
diris.
Revene al San-Paŭlo, ŝi partoprenis plian renkonton, en USP mem, inter
la tagoj 12a kaj 14-a de aŭgusto. Temis pri la evento MiniEnapol (Eta
Renkonto por Postdiplomiĝantoj de Lingvistiko) pri Lingvistika
Historiografio, okazo en kiu ŝi prezentis la temon "Fonologio de Esperanto: epi-historiografio".
La prelego baziĝis sur kolekto de diverstipaj informfontoj pri
fonologio de Esperanto (artikoloj en revuoj, en la interreto, en
ĵurnaloj, libroj, magistraj kaj doktoraj disertacioj, i.a).
Ankoraŭ laŭ Karina, ĉiuj tri prelegoj estis rezultoj de monografioj
verkitaj de ŝi por la lernobjektoj, kiujn ŝi sekvis dum la dua duonjaro
de 2014 kaj la unua de 2015, cele al ŝia la magistriĝo.
De nun, dum parolado, zorgu pri via epentezo, precipe se ĉeestas iu lingvisto!