kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 154      30/07/2015




La adiaŭo de amiko
 

ArnaldoKun bedaŭro ni informas pri la forpaso de la s-ano Arnaldo Alves de Oliveira (72-jara), okazinta la 27an de julio 2015. Kancero estis la kaŭzo de lia morto.

Li estis ŝtata skriboficisto kaj de pluraj jardekoj volontule agadis kadre de socialaj servoj en la spiritisma movado.

Entuziasmiĝinta ankaŭ pri la esperanta movado, li gvidis kurson de Esperanto en pluraj kvartaloj de la ĉefurbo San-Paŭlo. Lastatempe li estis prezidanto de Esperanta Klubo Zamenhof (en la kvartalo São Miguel Paulista), de EGABEM (kvartalo Penha), de E-Grupo Verda Lumo (kvartalo Santana) kaj vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), al kiu li membriĝis en la jaro 2006.  

Ni kunfunebras kaj solidaras al la familianoj kaj amikoj.

La estraro de EASP 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.