kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 153      16/05/2015




Rikoltas majo en plena gajo
 

26a E-RioDu esperantaj aranĝoj okazos en la kuranta monato, la unua ĉi-semajnfine en Rio, kaj la dua fine de la monato en Lorena.

 

Rio-de-Ĵanejro

Por la unua aranĝo kunvokas Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) pere de sia reta informilo AERĴ informa (n-ro 10). Temas pri ĝia 26a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo, kiu pritraktos la temon "Ni semas kaj semas konstante".

La evento disvolviĝos en la Eduka Centro José de Paiva Netto (ĉe avenuo Dom Helder Câmara, 3059) inter la tagoj 16a kaj 17a de majo 2015. Por pliaj informoj skribu al <disvastigo.aerj[ĉe]gmail.com>.


Lorena/SP

LorenaAl la dua aranĝo invitas anoj de Lorena Esperanto-Klubo, en la ŝtato Sanpaŭlo. Tiu tradicia evento, celanta kunvenigi esperantistojn el la Paraiba Valo, okazos la 31an de majo 2015 (la lastan dimanĉon de la monato) en la Kultura Domo de Lorena ĉe strato Viscondessa de Castro, 10.

La evento komenciĝos je la 9h kaj finiĝos je la 17h. Lorena situas je ĉirkaŭ 190 km for de la ĉefurbo Sanpaŭlo kaj je ĉirkaŭ 250 km for de la ĉefurbo Rio. Por pliaj informoj skribu al <psviana[ĉe]terra.com.br>.

 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.