kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 152      15/05/2015




Plia numero de La Lampiro
 

lampiro 135Plia numero de la organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, La Lampiro (n-ro 135), estas disponebla en la retejo de EASP, el kie oni povas elŝuti la PDF-version aŭ rete legi la SWF-version.

Ĉi-monate agrabla surprizo trafis nin. Okaze de la laborbrigado okazinta aprile en la biblioteko Carlos Domingues, situanta en la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), la volontulino Neide de Freitas portis kelkajn fotojn de la unua numero de La Lampiro (vidu sube kopion de la kovrilo), kiu bone konserviĝas en la Biblioteko de BEL.

Rigardante la unuajn eldonojn de La Lampiro, oni ne povas ne observi tre kuriozan komparon: en tiuj komencaj numeroj de la revueto bildoj multas kaj tekstoj malmultas, ĝuste kiel okazas al plej diversaj periodaĵoj nuntempe.

La demando estas: ĉu la organo de EASP jam de komence suferis pro manko de kontribuaĵoj aŭ ĝia iniciatinto tre avangarde konceptis la revueton, lasante sekvindan ŝablonon?

 

Lampiro n-ro 1

 

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.