kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 151      05/03/2015




Malgranda kunsido por grava decido
 

La pasintan 28an de februaro, 11 membroj vizitis la sidejon de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo por ĉeesti la ĉiujaran ĝeneralan asembleon.

Se oni malkonsideru kelkajn ĉeestantajn anojn de la estraro, kiuj mem kunvokis la asembleon, efektive nur sep membroj respondis la kunvokon. Eble tiu estis la plej malmultekapa asembleo en la historio de la asocio.

Trarigarde al la sliparo de la membroj, konstateblas ke pli ol 50% el ili ne loĝas en la ĉefurbo San-Paŭlo. La demando kiu kaŝiĝas en tiu malĉeesto estas: se pli ol duono de la membroj sukcesas rilati kun la Asocio de malproksime, ĉu tiuj malproksimuloj ne rajtas esti konsultataj, ankau de malproksime, pri gravaj demandoj pri ĝia mastrumado?

Eble venis la momento rekonsideri la manieron kiel asemblee konsulti la anojn pri aferoj rilatantaj al la Asocio, en mondo plena je rimedoj por faciligi la plenumon de tiaj administraj procedoj.

Dum vi pretigas viajn komentojn por sendi al ni, jen ni invitas vin trarigardi la raporton pri la pasintjaraj aktivecoj de EASP elŝuteblan ĉi tie.

Presita broŝureto de la jarraporto estos sendita al la membroj kiuj ĝin petos.

Kompleta financa jarraporto, pretigita de la librotenisto (vidu foton sube), troviĝas en la Asocio por loka konsulto aŭ skanado, laŭ peto.

Se vi havas iun demandon pri la financa raporto, nia kasistino plezure respondos ĝin.

Atende al viaj komentoj kaj sugestoj,
La estraro.



Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.