kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 150      24/02/2015




Babilo babela kun paco sigela
 

plurlingva kluboLa 21an de februaro, grupo de esperantistoj renkontiĝis por babili kadre de la tiel nomata "Plurlingva Renkontiĝo", kiu okazis en la Kultura Centro de San-Paŭlo, kulturejo situanta apud la metro-haltejo Vergueiro, en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Tiu aranĝo, estiĝinta la pasintan januaron, estas organizata de Plurlingva Klubo kaj per ĝi oni celas grupigi samlingvulojn, por ke ili parole praktiku siajn ŝatatajn lingvojn kaj amikiĝu kun novaj personoj. Tiu februara renkontiĝo estis la dua, kaj la intenco estas ke ĝi plu okazu unufoje monate.

Ĉirkaŭ la grupo de Esperanto-parolantoj, ekzemple, estis aliaj grupoj en kiuj oni parolis la francan, la ĉinan, la hispanan, la germanan, la anglan, la italan, k.a.

Tiuj, kiuj iris por praktiki esperanton, ankaŭ povus praktiki aliajn lingvojn se ili volus. La afero estas tre simpla: alveninte en la renkontejo, oni sin direktas al la ĉeforganizanto kaj diras kiun lingvon volas paroli. Se jam estas grupo por tiu lingvo, oni estas prezentata al la grupo; se ankoraŭ ne estas tia grupo, oni atendas aliajn vizitantojn por samlingve interparoli.

Por pliaj informoj vizitu la retejon Plurlingva Klubo kaj ties Vizaĝlibron.

 

Surfote, unuavice, grupo de Esperanto-parolantoj. (Foto kaj raporto: Karina Oliveira)


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.