kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 149      17/02/2015




Lanĉo de bildstrio en la portugala
 

bilsdtrio pri denaskulojPasintjare aperis informo pri lanĉo de dokumenta bildrakonto aludanta la fenomenon pri esperantaj denaskuloj. La usona desegnisto Dan Mazur aperigis la rakonton en septembro 2014 kiel parton de bildstria antologio pri la temo "subkulturoj".

Jen faceto de la esperantista komunumo ankaŭ diskoniginda al la ĝenerala publiko, des pli ke la intervjuitoj estas prezentataj kiel ordinaraj homoj normale rilatantaj kun la lingvo internacia.

Fakto estas ke, homoj iom spertintaj Esperanton tuj valorigas la kulturan diversecon de ĝiaj parolantoj kaj senpene rekonas ĝian superecon kiel internacia komunikilo. Kelkaj tamen ŝajne ne multe emas dividi tian riĉan kaj unikan lingvan travivaĵon kun pli vasta publiko; aliaj male grumbladas la tutan tempon kontraŭ tiuj kiuj iel ĝuas la enfermitecon de Esperanto.

Tia estas Esperanto - neordinara lingvo, sed havanta multon komunan kun la komunaj lingvoj!

--------------------------------------------------------------------
Originala titolo: Esperantists
Tekstoj kaj desegnoj: Dan Mazur
Traduko: James Piton
Revizio: Karina Oliveira
Eldonado: Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP)
Formato: 16,5 x 23,5 cm, 12 paĝoj nigre-blankaj
1a eldono: 3 mil ekzempleroj
Prezo: R$ 1,25

----------------------------------------------------------------------

Cele al diskonigado de tiu materialo, EASP proponas la subajn rabatojn por mendoj ekde 25 ekzempleroj:

Rabato de 15% por mendo de 25 ĝis 49 ekzempleroj (unuope: R$ 1,06)
Rabato de 20% por mendo de 50 ĝis 99 ekzempleroj (unuope: R$ 1,00)
Rabato de 25% por mendo de 100 ĝis 199 ekzempleroj (unuope: R$ 0,93)
Rabato de 30% por mendo ekde 200 ekzempleroj (unuope: R$ 0,87)

La revuo estas en la presejo, sed ĝi jam akireblas per ĉi tiu mendilo en la retbutiko de EASP.

----------------------
Legu intervjuon kun la aŭtoro Dan Mazur publikigitan en Libera Folio.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.