La estraro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kunvokas la membrojn por
asemblee kunveni la 28an de februaro 2015, en ĝia sidejo situanta ĉe
strato Faustolo, 124, en la kvartalo Lapa, je la 15h unuavoke kun la
ĉeesto de 2/3 de la membraro, aŭ unu horon poste, duavoke, kun iu ajn
kvanto da membroj por trakti pri la jena tagordo:
1. Legado de la antaŭa protokolo;
2. Prezento de la financa kaj aktivada jarraportoj rilatantaj la monatojn de januaro ĝis decembro 2014;
3. Diversaj temoj.
Amike,
José R. Tenorio
prezidanto
PARA LER A CONVOCAÇÃO DA ASSEMBLEIA EM PORTUGUÊS CLIQUE AQUI.