Post kvarjara halto, Brazila Esperanto-Ligo (BEL) freŝdate anoncis la
reaktivigon de sia kleriga aranĝo, kiu ĉi-jare okazos en la urbo Juiz
de Fora/MG, inter la tagoj 3a kaj 4a de aprilo.
Malkiel kongreso, BEL-Konferencoj konsistas el prelegaro kaj diskutado pri ĝeneralaj temoj, kun kleriga celo.
Laŭ la ĉeforganizanto, Paulo Sergio Viana, la aranĝo estos "senpaga,
neformala, malfermita". Krome la ĉeestantoj ricevos senkoste kajeron kun
la prelego-resumoj.
La urbo Lorena/SP gastigis la unuan eldonon
de BEL-Konferencoj, en 2008. Sekvajare ĝi okazis en Bandeira do Sul/MG,
kaj lastafoje en Piracicaba/SP.
Por inaŭguri la novan
konferenco-ciklon, estis invititaj jenaj prelegistoj: Nazaré Laroca,
Guilherme Jardim, Túlio Flores, Alfredo Aragón, Karina Oliveira, Ivan
Colling, Fernando Pita, Paulo Nascentes, Elmir Lima kaj Francisco
Wechsler.
Por pliaj informoj, vizitu la retejon de BEL.
Konferencejo:
Museu do Banco de Crédito Real
Av. Getúlio Vargas 455