Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigado
La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino
Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por
partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate
en Rio.
Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova
Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj
Situacioj, en Rusujo.
Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu
brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de
Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das
Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn
por la alilanda gasto.
La unua tuttaga vizito, al la 17a
Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB),
okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantistoj
el la ĉefurbo Sanpaŭlo akompanis la esperantistinon Tatjana. La urbo
Mogi situas je ĉirkaŭ 60 km for de la ĉefurbo Sanpaŭlo.
En tiu
kazerno, per iniciato de leŭtenanto Mauro kunhelpe de aliaj
fajrobrigadaj kolegoj, ekde la pasinta septembro okazas lecionoj de
Esperanto, ĉiusabate, gvidataj de la emerita vickonsulo, Mário José de
Menezes, kiu ankaŭ ĉeestis en la aranĝo akompane de kelkaj gelernantoj.
Entute, ĉirkaŭ 30 personoj havigis al la vizito-aranĝo ian etoson de
esperanta kongreseto.
Krom divers-specaj prezentoj de
fajrobrigadistaj ekzercoj, la vizitantoj estis regalataj ankaŭ per
bongustaj tagmanĝo kaj adiaŭa lunĉo, en la kazerno. Matene, ties
komandanto, majoro Jean Carlos, mem venis saluti la ĉeestantojn kaj
konatiĝi kun la rusa vizitantino.
La dua vizito okazis la 12an
de januaro, lundon, kaj la celadreso ĉi-foje estis la Supera Lernejo de
Fajrobrigadisto (portugale ESB), en la urbo Franco da Rocha, situanta je
ĉirkaŭ 50 km for de la grandurbo Sanpaŭlo. Nuntempe, tiu modela supera
instituto estas la plej granda lernejo de fajrobrigadistoj en
Latinameriko. Ĝi zorgas pri la formado, kapabligo, aktualiĝo kaj
specialiĝo de fajrobrigadistoj de la tuta ŝtato Sanpaŭlo.
Tiutage,
Tatjana estis akompanata de kvar fajrobrigadistoj el Mogi, inter kiuj
leŭtenanto Mauro Nepomuceno, kaj de du estraranoj de EASP. La deĵoranta
komandanto de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, majoro Ramos,
akceptis la lundan sekvantaron kaj, fine de nia vizito, li kunsidis kun
la rusa vizitantino, kiu nome de sia generalo transdonis ties inviton
por ke iu reprezentanto de tiu fajrobrigadista lernejo vizitu la
Akademion de Fajrobrigadistoj en la rusa urbo Ivanovo, cele al ŝanĝoj de
laboro-spertoj inter ambaŭ institucioj.
Tuj konstateblis ke plej granda defio por tiaj interŝanĝoj estas la lingva baro, por kiu ĝuste Esperanto povas esti bona solvo.
|
De maldekstre: vickonsulo
Mário Menezes, leŭtenanto Mauro Nepomuceno, majoro Jean Carlos kaj
Tatjana Loskutova, dum interŝanĝoj de memoraĵoj. |
|
Paŭzo por foto, post unu el la elmontroj pri kontraŭincendia tekniko, en la fajrobrigadejo de Mogi.
|
|
Parto de la ĉeestantoj, en la korto de la fajrobrigadejo, atendantaj plian elmontron pri sukuro-tekniko.
|
|
Elmontro per du akvo-cisternaj kamionoj, en la fajrobrigadejo de Mogi.
|
|
La malfacila kaj streĉa tasko traduke peri la kontaktojn, bonege plemunita de la esperantisto Osmar da Silva Alves (dekstre).
|
|
Fone, la manĝejo de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, en la urbo Franco da Rocha, kun servebleco por mil kunmanĝantoj.
|
|
De maldekestre: nia gvidanto en la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, leŭtenanto Assunção, Tatjana kaj leŭtenanto Mauro.
|
|
La deĵoranta komandanto de la
Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, majoro Ramos (dekstre) mem tre
afable venis akcepti la vizitantojn.
|
|
Interŝanĝo de memoraĵoj:
Tatjana Loskutova transdonas al majoro Ramos kalendaron, bultenon kaj
flageton de la Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio de
Ekstremaj Situacioj, en la rusa urbo Ivanovo. |
|
La tereno de la Supera
Lernejo de Fajrobrigadistoj, en la urbo Franco da Rocha, estas tiel
granda ke oni bezonas specialan veturilon por konduki vizitantojn de unu
loko al alia. |
|