kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 145      09/01/2015




Alonso ne plu inter ni
 

Alonso B. Lima (1953-2014)Komence de la kuranta januaro ni estis trafitaj de la malĝoja sciigo pri la forpaso de nia estrarano Alonso Bezerra Lima (1953 - 2014), okazinta la 28an de decembro 2014.

De kelkaj monatoj nia samideano retiriĝis hejmen por trovi kuracon por sia ŝveliĝanta koro, kiu fine rifuzis plu bati sojle de la nova jaro.

Li membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1992. Lia konstanta ĉeesto en la aranĝoj kaj aktivadoj de EASP aliiĝis al kunlaboro kiel konsilanto, estrarano (lastatempe kiel sekretario) kaj kiel deĵoranto, unu fojon semajne.

Li emeritiĝis kiel mekanikisto pri industria bontenado. En sia profilo ĉe Guglo-plus, sub "Motivoj por fiero", legeblas: esti naskiĝinta en la seka landinterno de Araripe, en Pernambuko (...), estis fariĝinta esperantisto kaj monda civitano.

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo funebras sian estraranon forpasintan en la aĝo de 61 jaroj, kaj kondolencas la familianojn kaj amikojn..


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.