kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 143      28/12/2014




Plia kaj bela Lampiro por jarfina suveniro
 

Lampiro 134Ĵus bakita eldono de La Lampiro atendas trarigardon vian ĉi tie en la retejo de EASP.

Per ĉi tiu nova numero, aperanta fine de la kuranta jaro, reguliĝas la aperritmo de la organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

Ni dankas al la redaktaj kunlaborantoj, Aparecida Araújo, Paulo Sergio Viana kaj Francisco Stefan Wechsler, kiu zorgas ankaŭ pri la fasono de la publikigaĵo, same kiel al ĉiuj porokazaj artikolistoj.

Ni deziras al ĉiuj plian reviziitan kaj ĝisdatan jaron plenan je mirindaj travivaĵoj.

Agrablan legadon!

 
----------------------------------------------
Se ial la supra ligilo ne funkcias, uzu ĉi suban.
http://easp.org.br/lampiro/lampiro_134.pdf


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.