kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 142      08/12/2014




Neformala kafumo por babila albumo
 

puzlo Babela TuroEsperanto-Kafo estas plej nova spaco en la ĉefurbo Sanpaŭlo kreita por kunvenigi esperantistojn en publika medio kaj en neformala etoso.

La vesperaj kunvenoj okazos ĉiun trian lundon de la monato, ekde la 19h, en la kafejo kaj restoracio "Ilha das Flores" ĉe strato dos Curumins, 5 en la kvartalo Cidade Jardim, en la suda parto de la urbo.

Antaŭlanĉo de tiu iniciato okazis la pasintan novembron kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 15 esperantistoj. Vidu fotojn ĉi tie.

La unua oficiala kunveno okazos la 15an de decembro kiel taŭga omaĝo al la kreinto de Esperanto kaj bela jarfina donaco por la partoprenantoj.

La omaĝanto kaj donacanto estas Brazila Ĉambro de la Lingvo Internacia Esperanto (CBLIE), kiu partneriĝis kun la kafejo Insulo de la Floroj.

Profitu la donacon kaj venu babili, amuziĝi kaj kunfesti la decembran datrevenanton!

Por pliaj informoj vizitu la vizaĝlibron de CBLIE.



Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.