La tradicia jarfina aranĝo de EASP ĉi-jare okazos la 13an de decembro en la sidejo mem de la asocio ekde la 14a horo.
Speciale
en tiu tago vizitos nin la esperantistino Maria Antonia Sobral, el la
urbo Silvianópolis/MG, por gvidi ĉeestantojn en la defio interkonekti 5
mil pecojn de la puzlo Babela Turo, memorige al la viro kiu defiis Babelon
kaj kuraĝige al la granda tasko kiu plu spitas liajn kunlaborantojn.
Antonia Sobral estas enamiĝinta al puzlo-ludoj kaj mem estas fabrikanto de diversaj el ili.
La
puzlo-defio komenciĝos je la 14h. Je la 16h okazos retrorigardo-kvizo
kun projekciado de plej gravaj esperantaj faktoj okazintaj en 2014
enlande kaj alilande. Je la 17h okazos la lasta ĉi-jara filmosesio en la
kinejo de EASP. Sekve la vizitantoj estos regalataj per bongusta adiaŭa
lunĉo.
Eniro senpaga. La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvatalo Lapa.