kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 139      24/10/2014




Makabra kolekto sub amuza aspekto
 

filmokunvenoLa 27an de septembro (lastan sabaton de la monato) okazis plia filmokunveno en la sidejo de EASP. Ĉi-foje oni spektis la animacian filmon Falanta Arto (2004), de la pola direktisto kaj produktisto Tomasz Bagiński, naskiĝinta en Bjalistoko, en 1976.

Post spektado, sekvis interesa diskuto pri la mesaĝo de la filmo, kiun spektantoj komence trovas amuza, sed iom post iom malkovriĝas io makabra en ŝajne distra historio.

La 6-minuta filmeto rakontas pri iu forlasita militbazo, ie en Pacifiko, kien soldatoj, perdintaj sian prudenton pro harditeco de milito, estas senditaj por kompletigi unu lastan mision.

Tie, malproksime de la civiliza mondo, iliaj mensmalsanoj gvidas kaj reguligas ilian kunvivadon. Serĝento Al kultivas sian amon al la kuraĝaj soldatoj. Doktoro Friedrich kultivas sian talenton pri fotado. Kaj la maljuna mense krevinta Generalo A kreas sian artaĵon. Li tamen uzas nek paperon nek tolaĵon, sed provas ion tute malsaman...

Malkovru mem per spektado de la filmeto ĉi tie.

Ĉu vi ŝatis la pensigan filmeton? Plia filmkunveno atendas vin la proksiman sabaton (la 25an de oktobro), je la 16h30min, en la sidejo de EASP situanta ĉe strato Faustolo, 124 - en la kvartalo Lapa.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.