kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 138      24/10/2014




Bonvena reveno en verda areno
 

kongresa superrigardoLa proksiman sabaton (la 25an de oktobro), okazos superrigardo pri la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo freŝdate okazinta en Araraquara, kun posta debato malfermita al interesatoj. 

La ĉi-jara kongreso de EASP estis surprize nekutima laŭ diversaj aspektoj, kiuj meritas iom da konsideroj, ĉar la organizantoj sukcesis enkonduki kelkajn novaĵojn ripetindajn kaj plibonigendajn en sekvaj aranĝoj.

Ankaŭ ĝojiga estis la reveno de talenta artisto, Eusébio Sumedha, el Uberlândia/MG, kiu de iom da tempo ne sin prezentis en esperantaj aranĝoj. La kantisto kaj gitarludisto Sumedha festis sian datrevenon ĝuste en la tago de sia prezento. Laŭ la datrevenanto, tio estis granda donaco por li. Se diri la veron, ankaŭ por la kongresanaro!

La temo de la ĉi-jara kongreso "Esperanto: peranto de aliaj konoj" estis ne nur debatita, sed ankaŭ plursence spertita dum la evento mem, pere de ties nelonga sed densa programo, arta kaj kleriga, kaj aparte per la libroservo de la EASP, kiu pluan fojon furore ĉirkuligis valorajn erojn de la esperanta kulturo. 

La kongresa superrigardo komenciĝos je la 17a horo, post la filmokunveno. La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 - en la kvartalo Lapa.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.