kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 137      24/10/2014




Dua interveno en freŝa tereno
 

infana bibliotekoEsperanto-Asocio de San-Paŭlo je la dua fojo donacis esperantajn librojn al la Multlingva Porinfana Biblioteko Duda Porto de Souza, ŝirmata de Belarta Universitata Centro de Sanpaŭlo, situanta ĉe strato Dr. Álvaro Alvim, 90 - kvartalo Vila Mariana. La infana librejo viziteblas ankaŭ rete ĉe bibliotecainfantil.com.br.

La dua libro-pakaĵo, sendita ĉi-monate kaj celanta tre specialan publikon de tiu biblioteko, la sola tiaspeca loko en tuta Latinameriko, konsistis el 10 allogaj titoloj: Kato Koloro, kvarlingva rakonto pri toleremo pere de blinda kato; Historio de Kuki, kvarlingva rakonto pri kukolido eloviĝinta en fremda kaj negastigema nesto; Urseto, kvarlingva rakonto pri recikligado pere de simpatia urseto; Winnie-la-Pu, klasika infanlibro; Maks kaj Morits, amuza klasika poemo pri petolaĵoj de du buboj; La templo de l' suno - aventuroj de Tinĉjo, la belga juna detektivo kaj lia hundo Milu' en nova aventuro en Sudameriko; Salutu la sinjorinon, la unua bildalbumo kun aventuroj de la Eta Spiru' en Esperanto; Pondus: Maltrafoj, bildalbumo de populara bildstrio en Novergujo; Tendaraj Tagoj (kajero 2 kaj 3), situaci-komunika lernilo.

Pro tiuj intervenoj, la nomo de EASP aperas en ĝia oficiala retejo inter la "Amikoj de la biblioteko" en la kategorio "Donacantaj partneroj". Ankaŭ la donacitaj titoloj iom post iom aperas en la retejo por konsulto. El la pli ol 20 esperantaj titoloj senditaj, 15 jam estas rete registritaj ĉi tie (entajpu la vorton 'esperanto" en la serĉilo).

 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.