kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 136      24/10/2014




Malfruo asista post perdo presista
 

lampiro133Plia eldono de La Lampiro (n-ro 133) pretiĝis komence de la kuranta monato. La estraro de EASP intencis presigi sufiĉe da ekzempleroj por enmeti en la sakojn de la kongreso freŝdate okazinta en Araraquara. Neatendite kaj surprize tamen malkovriĝis ke la presejo, kie kutime estis presita la revuo kun favora prezo, ĉesigis sian agadon antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj. Entrepreniĝis esploroj en la interreto por trovi alian presejon kun favora prezo, sed la ricevitaj antaŭkalkuloj montriĝis ne kuraĝigaj, parte pro aldono de kelkaj koloraj paĝoj, kiuj multe valorigas la periodaĵon sed ankaŭ konsiderinde altigas la preskostojn. Provo estis farita por ree presigi la revuon kun nigra-klanka interno, kiel kutime, sed tempo mankis por ĝustatempe presigi la revuon por la evento. Kelkaj ekzempleroj de la revuo estos presitaj por liveri al tiuj anoj kiuj preferas paperan eldonon. La plej multaj anoj, elektintaj la retan version, jam povas elŝuti ĝin ĉi tie.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.