kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 135      04/09/2014




Filmeto post filmeto ŝanĝiĝas la epiteto
 

filmokunvenoDekkvino da homoj ĝuis plian filmokunvenon en la kinejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, pasintsabate, la 30an de aŭgusto.

Por distri, paroligi kaj iom pensigi la spektantaron, ĉi-foje estis proponita la animacia filmeto French Roast (Franca Rostaĵo).

French Roast estas mallonga komputile animita filmo kreita de Fabrice O. Joubert en 2008. La unua defio, por pli amuze kompreni la rakonton, komenciĝas per traduko mem de ĝia titolo, kiu aspektas dusenca.

Per humura rakonto, la 8-minuta filmeto pensigas nin pri ĉiamaj ĉiutagaj stereotipoj. En pariza kafejo, ĉirkaŭ la 1960aj jaroj, snobeca negocisto, malkovrinte ke li forgesis kunporti sian monujon, provas kaŝi la embarasan situacion petante pli da kafoj. Dume, ĉirkaŭas lin almozulo kaj stranga maljunulino...

Ju pli oni spektas la filmeton, des pli da detaloj malkovriĝas. Por mem malkovri ilin, sekvu ĉi tiun ligilon.

Post la filmkunveno vice sin prezentis la estraranoj José R. Tenorio kaj Aparecida Araujo, kiuj iom raportis pri siaj impresoj pri la 99a Universala Kongreso de Esperanto freŝdate okazinta en Bonaero, Argentino.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.