kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 134      25/08/2014




Por parolo iom rusta, sekvas invito aŭgusta.
 

filmokunveno

Plia paroliga filmokunveno atendas vin en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo la 30an de aŭgusto (la proksiman sabaton) je la 16a horo kaj duono. Ĉu via Esperanto iom rustiĝas manke de iu por paroli? Venu lubriki la langon per filmo-komento, demandoj al UK-partoprenintoj kaj multe da babilado.

Ĉiu filmokunveno daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn - 10 minutoj por la projeciado kaj la ceteraj minutoj por paroligi la spektintojn.

Krevmaizo kaj trinkaĵo senpage disdonataj dum la spektado.

Post la filmkunveno okazos prezento de vojaĝimpresoj fare de partoprenintoj - inter kiuj unuafojulo - en la 99a Universala Kongreso de Esperanto freŝdate okazinta en Bonaero, Argentino.

Eniro senpaga.

La sidejo de EASP situas ĉe la strato Faustolo, 124, en la kvartalo Lapa.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.