kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 133      05/08/2014




Ju pli da honoro, des pli da laboro.
 

99UKEn la 99a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter la tagoj 26a de julio kaj 2a de aŭgusto 2014 centre de la argentina ĉefurbo Bonaero, partoprenis 706 esperantistoj el 56 landoj. Laŭ statistiko, tiu estis la malplej multenombra kongreso ekde la jaro 1920.

Malgraŭ la nekutima kiomo da esperantistoj en la ĉi-jara UK kaj malgraŭ la malvarma vetero en la kongresurbo, dum unu tuta semajno tamen la kongresejo restis entuziasme varma kaj amikece bonetosa.

Festparolado de la prezidanto de UEA, salutparoloj de gravuloj, movada foiro, komitataj decidoj, prelegoj, simpozioj, forumoj, debatoj, artaj aranĝoj, kunsidoj, laborgrupoj, futballudo, esperantologia konferenco, aŭkcio, lingvaj kursoj kaj ekzamenoj, ekumena diservo, klerigaj sesioj de la Internacia Kongresa Universitato, junulara programo, libroservo, ekskursoj, vigla koridora babilado, koncertoj, disdonado de premioj kaj multaj aliaj programeroj konsistigis la buntan programon de la ĉi-jara UK.

El tiu bunteco rimarkindas interalie:

  • la arta paŭzo dum la solena malfermo, fare de la argentinano Nico Aloisio;
  • la prezentado de la brazilanino Neide Barro Rego en la Internacia Arta Vespero;
  • la enkonduko de la novtipaj programeroj Tago de konsciiĝo - lunde, Tago de Kapabligo - marde, Tago de Komunumo - ĵaŭde kaj Tago de Kunordigo - vendrede, laŭ ĉefaj punktoj de UEA-laborplano;
  • la improviza fermo-parolado de la prezidanto de UEA, kunvokanta la esperantistojn atenti kaj prifesti la 60-jariĝon de la poresperanta rezolucio de UNESCO;
  • la oficialigo de la esperanta futbalteamo kadre de la alternativa Pokalo de Internacia Amikeco;
  • la gajaj lingvaj kursoj gvidataj de la teamo de Edukado.net.


Pri la premioj kaj honoraĵoj, distingiĝis interalie:

  • la slovako Stano Marček, kiu ricevis la premion Deguĉi pro sia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro sia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj;
  • la akademianino Marjorie Boulton, asignita per la premio Grabowski pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo;
  • la brazila eldonisto Gersi Alfredo Bays, elektita kiel Honora Membro de UEA;
  • la brazilano Alexandro Serafim, gajninto de la unua premio en la Oratora Konkurso de UEA;
  • la brazilano Paulo Sergio Viana, premiita kadre de la Belartaj Konkursoj de UEA en la branĉoj prozo (Honora Mencio) kaj eseo (dua premio).


Diplomon pro elstaraj agadoj ankaŭ ricevis:

  • Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (Brazilo) pro modela funkciado kiel memsubtena kaj vigla Esperanto-centro;
  • Rubén Diaconu (Argentino) pro kluba agado kaj redaktado de la bulteno de Argentina Esperanto-Ligo;
  • Ellen Eddy (Usono) pro longtempa prizorgado de Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK);
  • Gotoo Hitosi(Japanio) pro la verko Biografia leksikono de la japana Esperanto-movado;
  • Wim Jansen(Nederlando) pro la 12-jara gvidado de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo;
  • Christer Kiselman(Svedio) pro scienca kaj interlingvistika agado kaj eldonado;
  • So Gilsu (Korea Respubliko) pro prelegvojaĝoj en Azio kaj ĝenerala agado, i.a. kiel estrarano de UEA.


Malfacile estas listigi ĉiujn impresojn pri tiel bunta, distra kaj kleriga aranĝo. La ĝenerala impreso tamen estas tuj rimarkinda, nome, ke la brazila movado ne nur multenombre partoprenis en la ĉi-jara UK, sed ankaŭ multenombre estis honorata en la Bonaera kongresurbo.

Gratulon al ĉiuj laŭreatoj kaj dankon al ĉiuj asocianoj kaj amikoj de EASP, kiuj kontribuis al ĉi tiu distingaĵo!

 

uea-diplomo

Konsulto-fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.