kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 132      10/07/2014




Valoraj trovaĵoj
 

Novaj libroj por infanoj

Post detektiva serĉado tra la interreto, ni trovis pliajn tri librojn por infanoj. Unu el ili Kato Koloro jam estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA (2012). Ĉiuj tri libretoj estas presitaj kvarlingve (esperante, pole, ruse kaj germane) kaj du el ili  kuneldonitaj de Bjalistoka Esperanto-Societo kun financa subvencio de la urbestaro de tiu urbo. Ilia aspekto speciale allogas pro la malmola kovrilo kun koloraj ilustraĵoj. La importitaj libretoj jam estas mendeblaj en la retbutiko de EASP.

Ĉarmaj kaj kortuŝaj rakontoj

Urseto estas ĉarma rakonto pri recikligado. Historio de Kuki rakontas pri kukolido kiu eloviĝas en fremda kaj negastigema nesto. Kato Koloro rakontas pri toleremo pere de vaganta blinda kato.

Por pliaj informoj, vizitu la libro-sekcion por infanoj kaj geknaboj de la asocia retbutiko.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.