Kadre de sia eldona laborplano, Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP)
invitas esperantistojn al verkado kaj tradukado de facilaj ilustritaj
mallongaj rakontoj.
La elektitaj rakontoj ricevos fasonadon por
cifereca versio kun enretigo por libera legado surekrana. Tiaokaze la
aŭtoro/tradukisto estos invitata subskribi deklaron de rajtocedo laŭ
permesiloj Krea Komunaĵo.
Vidu enretigo-specimenon de rakonto laŭ tia versio.
Laŭ takso de la Asocio, eventuale iuj verkoj poste ricevos ankaŭ presitan version.
Ankaŭ povos helpi al la disvolvo de tiu projekto de la eldona fako de EASP:
- desegnisto
- ilustristo
Ĉu iu volas lerni kiel fasoni kaj enretigi tiajn libretojn? Estu bonvena al la projekto!
Ankaŭ mondonaco tre bonvenas! Monhelpo al tiu projekto garantios subtenon por laboro de desegnisto kaj ilustristo. Per
PagSeguro eblas ĝiri vian kontribuaĵon rekte al la retpoŝto
<financo[heliko]easp.org.br> kun indiko "donaco por la eldona fako
de EASP". Se iu preferos alian pagmanieron, tiu povos kontakti nian
kasistinon per la sama supre menciita retpoŝto.
Amuzan legadon!