kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 129      12/06/2014




8a E-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo
 

La urbo Araraquara, situanta je 277 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo, gastigos la 8an Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo, inter la tagoj 18a kaj 19a de oktobro 2014.

La novaĵon konfirmis ĉi-semajne la delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Alex Cessário, kiu estas unu el la organizantoj de la evento, kune kun anoj de Esperanto-Grupo de Araraquara.

La lokaj organizantoj informis ankaŭ ke la kongresejo jam havas adreson: la bela instalaĵo de SESC (Sociala Servo de la Komerco) de tiu urbo.

Baldaŭ kelkaj estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) veturos al Araraquara por viziti la kongresejon kaj kapti la okazon por kunsidi kun la lokaj organizantoj cele pritrakti detalojn pri la evento.

Tiu evento estas realigata de EASP kaj helpe kunorganizata de la loka grupo de esperantistoj. Oportune aperos la unua kongresa bulteno. 

Malgranda foto (supre): muzeo de Araraquara.
Granda foto (sube): Araraquara nokte. 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.