kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 127      04/06/2014




Filmo-amuzo por lerno-uzo
 


Pasintsabate, la 31an de majo, la filmo-klubo de EASP duafoje regalis la ĉeestantojn per spektado de mallonga filmo. Ĉi-foje la elektita filmo estis la 9-minuta animacio Pajerama, direktita de la brazilano Leonardo Cadaval en 2008.

Pajerama en la tupia lingvo signifas estontan ŝamanon. Dum ordinara ĉasado en la arbaro, juna indiĝeno estas iom post iom sieĝata de strangaj okazaĵoj kondukantaj lin tra tempa-spaca spirhaltiga travivaĵo. La bildfilmo spekteblas en la retejo <portacurtas.org.br>.

Filmoklubo ankaŭ en Lorena

La sekvan tagon, la 1an de junio, la filmoklubo de EASP regalis ankaŭ la ĉeestantojn de la Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, okazinta en la Kulturdomo de Lorena, per la animacia filmo La nigra kravato (Le noeud cravate, en la franca), filmita de Jean-François Lévesque kaj produktita de la Enlanda Filmoficejo de Kanado en 2008.

Por tiu bildfilmo oni uzis du variaĵojn de animaciaj teknikoj. La ĉefa rolulo estas pupeto filmita laŭ halto-movo (angle stop-motion), dum liaj laborkolegoj estas animitaj per tradicia desegno sur papero.

La filmo bildigas la historion de Valentin kaj ties strebon trovi ian sencon en la vivo. Katenita en sak-laboro, li tute forgesis pri tiuj aferoj kiuj kutimis havigi al li ĝojon. La jaroj forpasas kaj enuo anstataŭas ĉiajn liajn aspirojn kaj esperon pri la estonteco. Nur kiam li retrovas malnovan akordionon kaŝitan en la fundo de ŝranko, okaze de sia 40-jariĝo, tiam li reakiras sian deziregon vivi.

La filmo spekteblas per la retejo de la enlanda filmoficejo de Kanado.

Raporteto pri la evento en Lorena
skribita de la organizinto Paulo S. Viana

La 1-an de junio 2014 okazis en la urbo Lorena, en la brazila ŝtato San-Paulo, unu pli Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo. En tre agrabla etoso, kunsidis pli ol kvardek homoj el deko da urboj el tri ŝtatoj. De la naŭa horo ĝis la dek-sesa kaj duono ĉiuj kunvenis en la  Kulturdomo de Lorena. Post akcepta lunĉo, Aleksandro Prado prelegis pri rimedoj por havigo de flueco en fremda lingvo – inkluzive de Esperanto. La publiko vigle diskutis la aferon. Antaŭ la tagmanĝo, la tuta grupo promenis tra la urbocentro portante Esperantan flagon kaj rubandojn, disdonante centojn da flugfolioj – kaj vizitante historiajn konstruaĵojn.

Posttagmeze, oni aŭskultis “Guton da gramatiko” kaj  paroligan ekzercon per projekciado de interesveka filmeto (sub la gvido de José Roberto Tenório, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo). Sekvis informoj fare de Givanildo Ramos Costa (Kultura Kooperativo de Esperatistoj), Alan Argolo (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejo) kaj José Roberto Tenório (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo). Poste prelegis Maria Nazaré Laroca pri la temo “Ĉu poezio estas necesa?” kaj Francisco S. Wechsler, pri la revuo “Brazila Esperantisto”.

La longatinga radistacio “Aparecida” informis pri la evento.
Dum la tuta tago funkciis eta libroservo kaj vendado de Esperantoĉemizoj kaj –objektoj.
La proksima renkonto en la Paraiba Valo okazos en oktobro 2014, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro.



Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.