kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 126      28/05/2014




Agrabla promeno al ĉarma Loreno
 
La 1-an de junio 2014, dimanĉe, okazos en la urbo Loreno unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo. La aranĝon pluan fojon gastigos la Kulturdomo de Loreno, situanta ĉe la strato Viscondessa Castro Lima, n-ro 10.

La organizantoj de la evento estas anoj de Lorena Esperanto-Klubo (LEK), kiuj proponas jenan programon:
09h00     Akcepto, salutoj
10h00     Prelego (Aleksandro Serafim)
11h00     Promeno laῠ historia strato en Lorena, kun disdonado de flugfolioj.
12h00     Tagmanĝo
14h00     Guto da Gramatiko
14h20     Paroliga-diskutiga prezento per projekciado de filmo
15h00     Esperanto-Asocioj prezentas sian agadon (KKE kaj AERĴ)
15h30     Pri la revuo “Brazila Esperantisto” (Francisco S. Wechsler)
16h00     “Ĉu poezio estas necesa?” (Maria Nazaré Laroca)
17h00     Fermo

Por pliaj informoj pri la evento bonvolu turni vin al <psviana[heliko]terra.com.br>.

La asocio ne venigos sian libroservon al la evento, sed plezure portos eventualajn mendojn plenumitajn en sia retbutiko plej malfrue ĝis la 7a vespere de la tago 30a de majo.

Por viziti la retbutikon de EASP sekvu la ligilon <easp.org.br/butiko>.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.