kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 125      28/05/2014




Amika invito por distra vizito
 
La esperanta filmoklubo de EASP invitas vin al la dua filmkunveno, kiu okazos la sekvan sabaton, la 31an de majo je la 16h, en ĝia sidejo situanta ĉe strato Faustolo, 124 - en la kvartalo Lapa.

La filmoj estas zorge elektitaj laŭ grafika allogiteco kaj tema diskuteco cele al kuraĝiga paroligo de la ĉeestantaro post la spektado, precipe de kursanoj kaj memlernantoj.

Se vi amas la sepan arton, ĝi fariĝos eĉ pli interesa per via aktiva ĉeesto kaj komentoj en la lingvo internacia. Kreivmaizo kaj trinkaĵo laŭvole konsumitaj dum la projekciado.

Eniro senpaga por asocianoj, akompanantoj kaj vizitantoj.



Kleriga invito al ronda merito

Post tiu filmo-kunveno, je la 16h30m, la sidejo de la asocio pretiĝos por gastigi la unuan sesion de neformala stud-grupo pri interlingvistiko proponatan de Fabricio Valle, redaktisto de la revuo Esperanto, kiu ekredaktis la artikolo-serion “Interlingvistiko por esperantistoj”, verkitan de prof-ro Federico Gobbo.

La unua tia artikolo jam legeblas en la junia numero de la revuo Esperanto. Laŭ Frabicio Valle, "Ĉiu artikolo (el entute dek) enhavos bibliografion kaj proponos ekzercojn/aktivaĵojn. Nu, la revuo Esperanto proponas al la esperantistoj en la tuta mondo, ke rondoj/studgrupoj estu fonditaj, kun la celo organizi kolektivan legadon kaj lernadon de la artikoloj kaj plenumadon de la ekzercoj de tiu serio. Ĉe Facebook - https://www.facebook.com/interlingvistiko - estis kreita la grupo Interlingvistiko por esperantistoj, kie kolektiĝos samideanoj – izolitaj aŭ partoprenantaj rondon aŭ studgrupon – por virtuale diskuti kaj interŝanĝi ideojn."

Por starigi la unuan neformalan stud-grupon en San-Paŭlo, Fabricio Valle kontaktis la estraron de EASP, kiu tre bonvenigis la proponon kaj konsentis gastigi la novan iniciaton ĉiun lastan sabaton en la sidejo de la asocio, apoge al lia instigemo "Ni laboru lernante kaj lernu laborante". 

La estraro deziras grandan sukceson por la kampanjo de la redaktisto de Esperanto kaj invitas interesatojn pri la temo ĉeesti la unuan klerigan kunvenon.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.