kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 123      29/04/2014




Nomo-sugesto por filmoklubo
 
Kiel enkonduka aktivado de la aprila kulturkunveno de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, okazinta la pasintan sabaton (la 26an de aprilo), estis proponite spektado de alloga filmeto cele al posta paroligo de la ĉeestantoj.

Ekvilibro estas la nomo de la 7-minuta pens-instiga bildfilmeto, direktita kaj produktita en 1989 de la ĝemelaj germanaj fratoj Wolfgang kaj Christoph Lauenstein.

La filmo bildigas kvin individuojn, kiuj vivas sur malgranda platformo flosanta en la spaco. Kiam unu el ili moviĝas, ankaŭ la aliaj devas moviĝi cele teni la platformon en ekvilibro. La kvinopo laboras helpeme kaj harmonie, ĝis unu el ili tiras pezan skatolon sur la platformon. De tiam estiĝas malekvilibro, kiu iom post iom kondukas ĉiujn al ilia fina krevo.

Kiel metaforo, la filmo montras ke kunlaborado estas la ŝlosilo por ĉio. Ili povus venigi la skatolon al la centro de la platformo por ke ĉiuj kune profitu la novaĵon, sed tiu solvo eĉ ne pasis tra ies kapo...

Ekvilibro (angle, Balance) premiiĝis kiel la plej bona mallonga animacio de 1989. Por spekti ĝin per Jutubo, sekvu la suban ligilon

http://www.youtube.com/watch?v=vZiEt5RUYSk

Per tiu spektado, la Asocio starigas sian filmoklubon kaj invitas kursanojn kaj kursintojn ĉeesti filmo-kunsidon la lastan sabaton de ĉiu monato. Al la filmoklubo tamen mankas nomo. Sendu viajn sugestojn al informado[heliko]easp.org.br plej malfrue ĝis la 10 de majo. Sendinto de la plej bona sugesto gajnos T-ĉemizon.

La sekva filmo-kunsido okazos la 31an de majo (en la lasta sabato de la monato) kadre de la programo de la evento ERUSP.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.