kuriero
 

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 120      14/04/2014




Norvega komiksulo albordiĝas en Brazilon

  Pondus
Nova titolo aldoniĝis al la bretaro de EASP-retbutiko: la 64-paĝa bildalbumo Pondus: Maltrafoj.

La novaĵo venas el Norvegujo, kie bildstrioj de la komiksulo Pondus popularas. Ili aperas en pli ol 130 gazetoj kaj periodaĵoj kaj estis jam tradukitaj al pluraj lingvoj, inter kiuj ankaŭ al Esperanto.

La lukse bindita kaj plene kolora bildalbumo aperis en 2013 pere de la eldonejo Saluton, kreita de la grafika fasonistino Judith P. Abrahamsen, iama prezidantino de Norvega Junularo Esperantista (NJE).

Per tiu nova albumo, la bildliteratura sekcio de la retbutiko de EASP atingas la rimarkindan kolekton da 13 importitaj titoloj, kiuj konsistigas modernan kaj allogan lego-materialon por ke oni lude kaj amuze plibonigu siajn esperantajn lingvosciojn.

Konatiĝu kun Pondus kaj lia amikaro.

Por pliaj informoj vizitu la belan kaj profesian retejon de la eldonprojekto.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.