kuriero
 

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 119      09/04/2014




Eldonejo Fonto vigle aktivas
 
eldonejo FontoDe kelkaj jaroj la eldonagado de eldonejo Fonto ŝajne estas malvigla. Iuj eĉ supozas ke la fonto sekiĝis, ĉesis cirkuligi kulturaĵojn tra la movadaj vejnoj.

Kia trompo! Fonto plu aktivas, kaj vigle.

La kuranta jaro apenaŭ komenciĝis kaj la eldonejo jam aperigis tri titolojn: la kvinan volumon de Antologio Latina (kompilitan de Gerrit Berveling), la trian eldonon de La Profeto (Ĝibran' Ĥalil'), kaj la trian eldonon poŝformate de  La oldulo kaj la maro (Ernest Hemingway).

En la lastaj jaroj, la akvoj de Fonto kuris nur al la maro de la libroservo de UEA. Tial brazilanoj ne povis akompani la lanĉojn kaj relanĉojn de gravaj titoloj kiel:

- Jerusalemo Liberigita (2010), impona epopeo de la italo Torquato Tasso pri la Unua Krucmilito, tradukita de E. Dondi. La libro impresas ankaŭ pro la bonega bindo – 537 paĝoj kudre protektitaj per malmola kovrilo.

- Sed nur fragmento (2012, 316 paĝoj), de Trevor Steele. Temas pri la 2a eldono de libro konsiderata unu el plej bonaj verkoj originale skribita en Esperanto. Legu kelkajn komentojn ĉi tie.

- Tartufo (2012, 119 paĝoj) de Moliero kaj tradukita de André Cherpillod. Kvinakta komendio, konsiderata unu el plej famaj verkoj en la franca lingvo, kies enhavo restas ĝis nun aktuala kaj plu surscenigita.

- Diskurso pri la metodo (2012, 166 paĝoj), 2a eldono de la verko de la franca pensulo René Descartes, tradukita de E. De Zilah.

- Danĝeraj Rilatoj (2012, 298 paĝoj), ĉefverko de la franca literaturo verkita de Choderlos de Laclos kaj tradukita de J.-L. Tortel.

- Instrumentos Gramaticais do Esperanto (2012, 234 paĝoj), praktika lernilo kun detalaj priskriboj kaj multe da ekzemploj, verkita de André Cherpillod kaj tradukita de Gersi Alfredo Bays mem.

Nur por citi kelkajn novaĵojn de la eldonejo.

La bona novaĵo tamen estas ke de nun la akvoj de Fonto kuras ankaŭ en la retbutikon de EASP.  Por trinki el la fonto, vi bezonas nur direkti vian navigilon al easp.org.br/butiko!


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.