kuriero
 

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 118      21/03/2014




Eĉ multejara libro novas, se leganto kuraĝe provas
 
evento nuligitaLaŭdire scio senmova utilas al neniu kaj nenio. Tial la retbutiko de EASP ekdisponigas senpage kelkajn titolojn, kiuj de jaroj kuŝas netuŝitaj en stoko.

La fundamento de Esperanto ja restu netuŝebla, sed preferinde ne tio, kion oni produktas per la lingvo...

Plej multaj el la senpagaj titoloj apartenas al tiuj libroj verkitaj kaj/aŭ eldonitaj de la entreprenema karmemora esperantisto Gilbert R. Ledon, kiu mem kutime konsideris siajn verkojn senkopirajtaj.

Kiam tiuj libroj estis eldonitaj, antaŭ deko(j) da jaroj, ankoraŭ regis la ofseta pressistemo per kiu oni estis devigata presigi minimume unu milon da ekzempleroj de iu verko cele malgrandigi la prezon de unuopa ekzemplero. Sen iu distribuo-reto por cirkuligi tiajn novaĵojn, la sinsekvaj libro-eldonoj akumuliĝis en la stokejo. Multaj libroj difektiĝis kun la paso de la tempo kaj la restantaj nun estas proponataj al tiuj, kiuj ankoraŭ ne legis ilin.

Se vi gvidas kurson de Esperanto, eble vi volos kunhavigi tiun novaĵon kun viaj lernantoj.

Vizitu la retbutikon de EASP kaj tie serĉu la menueron "senpagaj".

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.