kuriero
 

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 116      24/02/2014




Elekto estrara, por gvido dujara
 
jarraporto2013ELa 22an de februaro 2014 vizitis la sidejon de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo dudek unu membroj kunvokitaj ĉeesti la ĝeneralan ordinaran asembleon. En la okazo, la asocianoj elektis kaj enpostenigis la suban kandidataron kiu gvidos la asocion dum la oficperiodo 2014-2015.

Estraro
Prezidanto: José R. Tenorio
Vicprezidanto: Arnaldo A. Oliveira
Unua sekretario: Alonso Bezerra
Dua sekretario: Sidnea Beall
Unua Kasisto: Aparecida Araujo
Dua Kasisto: Genildo M. Coelho
Propaganda direktoro: Karina Oliveira

Konsilantoj
Paulo S. Viana
Audino C. Branco
Odamir Feitosa

Anstataŭantoj
Shigueco Takahasi
Marcelo Andrade

Ĉiuj kunsidantoj ricevis presitan broŝureton kun la jarraporto pri la aktivadoj de la Asocio dum la jaro 2013. La ceteraj membroj, kiuj ne ĉeestis la elekto-kunsidon, povas nun legi PDF-kopion de la Raporto. Se iu havos iun demandon, ni plezure respondos ĝin <contato(heliko)easp.org.br>.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.