kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 112      04/02/2014




Post feria fino, bonvena vitrino.
 
Libertempo forflugis kaj la Asocio revenas al siaj aktivadoj. Ĝia retejo, kiu restis la tutan januaron blokita por riparo, estas denove alirebla. Tial, la estraro de EASP plezure sciigas ke komenciĝas ĉi-semajne la aniĝo-kampanjo 2014 de la Asocio, kiu regalos ankaŭ la ĉi-jarajn kotizintojn per ĉarma T-ĉemizo.

La T-ĉemizojn la Asocio mendos de la entrepreno Kreive, fondita de la esperantisto Eder Benedetti kiu, laŭ peto de la estraro, elpensis kaj pretigis la ĉarmajn modelojn de stampoj por la aniĝo-kampanjo de EASP.

Pri la koncepto de la stampoj, la fasonisto mem klarigas ĉi tie.

La (re)aniĝintoj povos elekti unu el la tri modeloj de T-ĉemizoj, kun stampo presita per serigrafio (ekrano-preso) aŭ per sublimado (varmo-preso) kaj krome decidi ĉu la ĉemizo-dorso surhavu aŭ ne sloganon.

La regalaĵo validos por anoj kiuj pagos la jarkotizon de la kategorio Simpla Membro (R$ 120,00) plej malfrue ĝis la 31a de marto 2014. Se oni pagos per kreditkarto (PagSeguro), oni povos dividi la jarkotizon je pluraj monatopagoj.

Per via (re)aniĝo vi subtenas la agadon de la Asocio kaj krome ricevas plezurigan taskon surmeti belan T-ĉemizon por reklami pri Esperanto surstrate!

Por pliaj informoj, vizitu la paĝon de la kampanjo.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.