|
||
Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 109 10/11/2013 |
||
Rezulto
de la amuza foto-konkurso
Tri esperantistoj partoprenis
en la amuza foto-konkurso, starigita de EASP omaĝe al la ĉeestintoj en
la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo. Entute estis ricevitaj
10 konkursaĵoj, el kiuj nur unu konkeris la simpation de tri el la kvin
ĵurianoj.
La konkursaĵo premiita, laŭ kriterio de amuzeco kaj kreemo, estis tiu de la kongresinto Anderson Carlos Tavares, el la urbo Sanpaŭlo, kiu ricevos hejme T-ĉemizon de la kongreso. Dankon al la partoprenintoj en la konkurso kaj gratulon al la premiito! |
||
Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin. |