kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 107      25/10/2013




Amuza foto-konkurso
 
foto-konkursoPor esprimi sian dankon al la patoprenintoj de la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiuj montris ke la interreta kaj eksterreta movadoj povas harmonie kunekzisti, la gvidantaro de EASP elpensis amuzan manieron, laŭ la spirito de la kongresa temo kaj etoso: inviti esperantistojn kreeme kaj amuze plenigi la parolujojn aldonitajn al kelkaj selektitaj fotoj prenitaj dum la evento.

Sekvas sube la regularo por partopreni en la foto-konkurseto:

  • Elektu unu el la 14 fotoj disponeblaj ĉi tie (musklaku sur la fotoj por pligrandi ilin);
  • Elpensu amuzajn parolojn kaj sendu (nur) la tekston (kun indiko de la koncerna foto) al <contato[ĉe]easp.org.br> plej malfrue ĝis la 4a de novembro;
  • Oni povas vorte ilustri kiom da fotoj oni volas;
  • la parolojn oni skribu nepre en Esperanto;
  • La verkintoj de la 5 plej kreemaj kaj amuzaj tekstoj gajnos T-ĉemizon de la Kongreso;
  • La premiitaj tekstoj estos diskonigataj la 10an de novembro.

Agrablan kaj kreeman verkadon!

e ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.