|
||
Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 106 16/10/2013 |
||
Brazilano estas la nova redaktoro de UEA-organo
Plia redaktejo de Universala
Esperanto-Asocio (UEA) transloĝiĝas al Brazilo. Ĉi-foje temas pri la
revuo Esperanto, kies redaktan laboron transprenos la enlandano Fabricio
Valle komence de januaro.
La oficiala nomumo aperis en la Gazetara Komuniko de UEA (N-ro 519), kiun ni reproduktas sube. Ni gratulas la novan redaktoron kaj deziras novigan kaj fruktodonan laboron! NOVA REDAKTORO POR LA REVUO “ESPERANTO”Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian
redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de
la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano
Marček, ekde la jarkolekto 2014. Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo. La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la! movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj. |
||
Se
ial
la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron,
bonvolu informi nin. |