kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 104      04/10/2013




Libro-lanĉoj en Suarono
 
Rakonto José MatiasOkaze de la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiu okazos venontsemajne en la urbo Itanjaeno, EASP lanĉos du rakontojn de la portugala verkisto Eça de Queirós, tradukitajn de la portugaldevena brazilano José Dias Pinto.

La unua rakonto, En la Muelejo, prezentas la historion de bela sinjorino kaj modelo de dommastrino, Maria da Piedade, kiu flegiste dediĉas sian vivon al la kripla edzo kaj malsanaj knaboj. Post apero de iu edza kuzo, kiu ŝtelas de ŝi kiseton, la etoso en la domo ekŝanĝiĝas ĝis tia grado ke la sanktulino aliiĝas al venuso kaj, implikita de malsaneca romatikeco, skandalas la tutan urbon per adulto kun la obezulo kaj praktikulo de la apoteko, konata kiel ‘Grasbulo’.

La dua rakonto, José Matias, estas la lasta skribaĵo de la aŭtoro publikigita antaŭ lia morto. Tiu verko entenas kelkajn trajtojn de lia matura talento kiel prozisto: spontaneco, flueco, precizeco kaj dialogoj neniel patosaj. Per tiu rakonto, Eça de Queirós ŝpinas eksterordinaran am-intrigon kiu utilas kiel preteksto por kritiko farita al la ultra romantismo.

Per tiuj du libretoj la asocio inaŭguras sian eldonan fakon kaj esperas trovi pozitivan resonon ĉe la esperantistoj. Du aliaj reeldonoj jam estas pretigataj kaj aperos ĝis la fino de la kuranta jaro. Temas pri la romanoj Dom Casmurro kaj Postmortaj Rememoroj de Brás Cubas, ambaŭ verkitaj de Machado de Assis kaj tradukitaj de Paulo Sergio Viana.

Se ne nur la asocio lanĉos libron en Suarono. Ankaŭ la studento pri Beletro, Osmar da Silva Alves, memeldonis sian unuan lernilon por komencantoj “O Esperanto é muito mais!” kaj ĝin lanĉos tie.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.